ISO 3166-2:LT

Litovio ISO 3166-2:LT

Litovio

Litovio
Kodoj laŭ la normo ISO 3166-1
Dulitera kodo LT
Trilitera kodo LTU
Cifera kodo 440
vdr

ISO 3166-2:LT estas subaro de la normo ISO 3166-2 rilate Litovion. Ekzistas du niveloj de subunuoj, kiuj havas la kodojn de ISO 3166-2:LT: De la jaro 1995 ĝis la 1-a de julio 2010 (kvankam la malnova koncepto daŭre uzatas kaj neforgesitas) la lando konsistis el 10 distriktoj (litove singulare Apskritis, plurale Apskritys, parenca al la vorto por cirklo), kaj daŭre ekzistas 7 urbaj municipoj (litove singulare miesto savivaldybė), 44 subdistriktaj municipoj (litove singulare rajono savivaldybė),[1] kaj 9 municipoj (litove singulare savivaldybė); entute la diversspecaj municipoj estas 60. Ĉiu kodo konsistas el du partoj, apartigitaj per streketo. La unua estas LT, la ISO 3166-1 dulitera (alpha-2) kodo de Litovio. La dua parto estas du literoj por distrikto kaj du ciferoj por ajna municipo.

  1. Plej precize estus distriktaj municipoj, sed la vorto distrikto jam estas okupita por traduki la vorton Apskritis.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search